27 de febrero de 2008

1- TEKO DE KOLEKTANTAJ SAVINTOJ

Sekve mi aldonas interesajn adresojn pri ideoj kiuj hazarde plimalpli celas la samon ke la projekto KOLOMBIA KRESTOMATIO, sed en alia kultura etoso.

1-http://enciklopedio.com/topic/Krestomatio.html

Enciklopedio.com. La enciklopedion iniciatis Ivan Ŝirjaev, sendinte en 1931 al Literatura Mondo sian laboraĵon en sep malgrandaj kaj unu granda manskribitaj kajeroj. Li celis eternigi informojn pri kiom eble plej multaj laborantoj por la ideo de internacia lingvo."Manko en nia literaturo de informlibro, kie Esperantistoj, precipe kursgvidantoj kaj kursanoj, povus senpene kaj rapide trovi koncizajn kaj ĝustajn sciigojn, necesajn al ili pri kio ajn rilatanta al la Esperanto-movado, kie estus koncentrigitaj kaj eternigitaj biografiaj notoj pri kiel eble plej multaj memorindaj agantoj de la movado, kaj ceteraj."
Vidu pli : http://enciklopedio.com/topic/Enciklopedio_de_Esperanto_-_Antaŭparolo.html

2- http://www.gazetotekolanti.com/

Gazekoteko estas loko, kie oni trovas magazinojn kaj aliajn periodaĵojn, kiuj jam estis publikigitaj, kaj sekve ne plu estas aktualaj.
Martin Weichert, Donald Harlow fondis elektronikan, interretan libraron, kies librojn oni povas konsulti kaj ekposedi per interreto.Valoran raraĵon en Esperanto ili povas meti per interreto je la dispono de ni ĉiuj.
Oni vidu tian interesan paĝon je http://www.math.chalmers.se/~martinw/esperanto/bibl/ kaj http://www.webcom.com/~donh/don/don.html .


LABORANTOJ PRI KULTURO KAJ KOMUNIKO

1- http://interkulturo.net/pri_ik/

Interkulturo celas plialtigi la nivelon de interkulturaj scioj ĉe junuloj faciligante al ili interkulturan komunikadon. Interkulturo ankaŭ donas eblecon al grupoj kiuj lernas iun lingvon praktiki siajn lingvosciojn en internacia medio.

2- http://ikso.net/eo/index.php

La paĝaro de E@I instigas internacian kunlaboron kaj komunikadon tra la mondo.Okazigas klerigajn projektojn kaj aranĝojn por subteni interkulturan lernadon kaj uzadon de lingvoj kaj interretaj teknikoj.


WIKI-TEKO

1- http://eo.wikibooks.org/wiki/Ĉefpaĝo

Vikilibroj estas projekto por komuna konstruo de liberaj manlibroj kaj lernolibroj. Ĉiu povas kunlabori. Kunlaboru ankaŭ vi! Legu kiel kontribui.


2- http://wikisource.org/wiki/Ĉefpaĝo:Esperanto

Vikifonto estas paĝaro akceptanta tekstojn en publika domajno aŭ sub GFDL permesilo. Ĉi tiu TTT-ejo estas unu projekto de la fondaĵo Wikimedia same kiel la projekto Vikipedio, multlingva projekto por krei liberan enciklopedion.


3- http://eo.wikipedia.org/wiki/Portalo:Esperanto

Sekcio de Vikipedio dediĉita al la lingvo Esperanto, ĝia historio ek de la origino en la jaro 1887, al ĝiaj kulturo kaj komunumo.
La celo de ĉi-tiu portalo estas kolekti, klasifiki kaj permesi facilan aliron al la ĉefaj artikoloj pri Esperanto.


PDF-LIBRO-TEKO

1- http://www.elerno.cn/elibro/elibroj.htm
2- http://esperantujo.org/eLibrejo
3- http://www.gutenberg.org/wiki/Main_Page Elektronikaj Libroj


ARKIVO-TEKO

http://www.dmoz.org/World/Español/about.html DOSIERUJO DE TTT-EJA KOMUNUMO ( Open Sourse) Open Directory Project ODP/ DMOZ (Mozila)
http://www.ulib.org/ ELEKTRONIKA UNIVERSALA BIBLIOTEKO
http://www.archive.org/index.php INTERRETAJ ELKTRONIKAJ ARKIVOJ
http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/literaturo.html ESPERANTA LITERATURO EN LA RETO

22 de febrero de 2008

1- PRI KIO TEMAS la Kolombia Krestomatio ???

Sxajnas ke la nomo KRESTOMATIO entenas la temon ANTOLOGIO.

http://enciklopedio.com/topic/Krestomatio.html
http://eo.pandapedia.com/wiki/Krestomatio

La menciitaj elektonikaj adresoj sugestas por la titolo Krestomatio 4 rilatitaj temoj........pli da informojn en la menciitaj adresoj.

pli da informoj pri la vorto Krestomatio:
http://search.dmoz.org/cgi-bin/search?search=krestomatio&all=yes&cs=UTF-8&cat=World%2FEsperanto%2FInformo%2FLingvoj%2FEsperanto

Cxu Antologio cxu Krestomatio???? malnova demando.... vidu..
3-KLARIGON PRI LA ANTOLOGIO DE KOLOMBIA POEZIO

Mi profitas la okazon por aldoni ligilon al la
FUNDAMENTA KRESTOMATIO : http://esperanto-rn.org.br/_media/livros/fundamenta_krestomatio.pdf

8 de febrero de 2008

6 - PREZENTO DE LA PATRO DE CXI TIU IDEO " KOLOMBIA KRESTOMATIO"!!

PROJEKTO NULO: PROJEKTO POR ORGANIZI GRUPAN LABORON

Oficiale prezentita en la TutAmerika Kongreso de Esperanto KVARA TAKE-99
D-ro RODRIGO A. RAMIREZ KOLOMBIO

Mi prezentas la ORIGINALAN PROPONON kiu poste gvidis la personan laboron cele al KOLOMBIA KRESTOMATIO. Do Projekto nulo estas la patro de ĉi OMAĜA projekto.
(La tutan proponon vi povas legi en : http://mx.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-kolombio/files/KOLOMBIA%20KRESTOMATIO/ )

PROJEKTO NULO estas propono de organizo por iu ajna grupo esperantista kiel baza unuo de la kolombia movado.

Ĉi tiu propono pretendas difini celon por nia grupo kaj alporti bazajn kaj klarajn ilojn por bona funkciado kiel teamo.

La ĉefa celo estas starigi fortajn bazojn sur kiuj oni povas disvolvigi iun grupon kun bona kono kaj nivelo por uzi E-on. Alia celo estas KREI kaj ATINGI memkonscian bazan kaj justan konon de nia Kolombia kulturo kaj identeco, pretigante niajn grupojn por prezenti ĝin eksterlande.

FAZOJ

I Unua fazo: Difini bazan suckcesan kaj allogan (indan) celon por la propra esperanta grupo.

II Dua fazo: Instruado kaj lernado de Esperanto: Difini por la esperanta grupo metodologion, lernolibron kaj lerno-gvidilon.

Verki legolibron pri la propra kulturo kaj identeco. ( Hodiaŭ KOLOMBIA KRESTOMATIO )
Starigi Lerno-gvidilon kiu vojmontras progres-ordajn pasxojn kun listo da taskoj kaj ekzercoj,postulataj por progresi en ciu fazo de la lernado, plialtigante la kapablecon uzi E-on.

III Tria fazo: AMATORECAJ E-ISTOJ :Cxiutaga uzo de la lingvo kaj pligrandiĝo de la kono pri la propra nacia kulturo kaj de E-o, pere de prelegoj, legajxoj, ekscursoj, turismaj rondoj, ktp.

IV Kvara fazo: LABOREMAJ kaj E-ISTOJ kaj ASOCIOJ: Starigo de regula kaj kutima intersxanĝo, nacia aŭ internacia, unuopa aŭ kolektiva, utiligante la lingvon por plibonigo de ĝia uzo kaj kono, ankaŭ por la kunigo de fortojn kiel movadanoj aŭ ne.

V Kvina fazo: KOMPETENTAJ ESPERANTISTOJ Diplomitaj. Tiuj kiuj kontentige uzas la lingvon kaj atingis la postulojn por esti Kompetenta E-isto.

VI Sesa fazo: PROFESIAJ E-ISTOJ : Estas Esperantistoj kiuj utiligas esperanton en FAKA medio kaj ofertas servojn al aliaj esperantistoj .

VII Sepa fazo: ASOCIO DE FAKULAJ ESPERANTISTOJ por oferti servojn al esperantistoj.

VIII Oka fazo: NACIA ORGANIZO DE LA ESPERANTISTARO: Kunigo de diversaj Kolombiaj E-aj grupoj cirkaŭ kohera kaj centra organizo. Cxi Tiu lasta, kunordigos kaj asesoros ilin celante la disvolvigon de la E-a movado kaj la atingo de la originalaj kaj bazaj celoj de la lingvon.

RIMARKO . Samtempe kun la disvolviĝo de ĉiu fazo, oni povas labori en la ceteraj fazoj laŭ ebloj; tiamaniere oni pretigas la plenumon de la sekvantajn.

........................

SEKVANTAJ IREBLAJ PROPONOJ
Interkoncenti pri la "ĈEFAJ TRAJTOJ DE KOMPETENTA ESPERANTISTO" jam proponitaj.
Difini kaj interkoncenti pri la naturaj kaj ireblaj NIVELOJ PRI LERTA UZO DE LA LINGVO ESPERANTO.

4 de febrero de 2008

PROTESTA MARSXO KONTRAUX LA TERORISMA GRUPO FARC


ESTAS NEEVITEBLE MANIFESTI LA MALKONTENTON KAJ REPUDION PRI LA SENSENCAJ KAJ SENNOMBRAJ AGOJ DE LA TERORISMA GRUPO "FARC".

Rodrigo ramirez