27 de diciembre de 2007

4-DE LA FINO GXIS LA KOMENCO

LA HISTORIO PREZENTITA KUN KONTRAUXA ORDO AL LA KUTIMA.

Komenci per la nunaj, lastatempa historio, kaj fini per la plejfrua.

Februaro 8 2001
En elektronika mesagxo Santiago rakontis la jenon...

Kiam mi estis infano, la lernejestro instruis min pri historio. Li komencis
informante ke la indianoj estis malkovritaj de hispanaj konkerintoj. Pro tio, ke
mi estas pli "indiano" ol hispano, mi solidarigxis kun la unuaj, tiel komencante
mia studo per nesxatataj novajxoj. Poste la profesoro klopodis meti en mian
kapon liston de personoj kies, tiutempe, ekzistoj absolute ne gravis al mi.

Pluraj tagoj poste, mi foliumis la historian tekston kaj ekkomencis iom gxin
legi per la lastaj pagxoj. Tion farinte, mi trovis sencon al la historio. Ni ne
plu estis indianoj kaj tiuj homoj aperintaj sur la lernolibro estis tre konataj
de mi. Mi kontentigxis legante la libron de la fino gxis la komenco kaj nun mi
pensas ke la historio, por la lernantoj, devas esti prezentita kun kontrauxa
ordo al la kutima.

Tiel mi pensas pri la antologio. Komenci per la nunaj, lastatempa historio, kaj
fini per la plejfrua. Tio vekus en la nuna generacio amon pri la laboro de la
nunaj laborantoj kaj tuj poste saman amon pri tiu de ekz. literaturistoj aux
kleruloj de la pasintaj tempoj.Do, la unua volumo (cxu oni rajtas paroli pri volumoj?) devas enteni skribajxojn ekzemple de Carlos Castrillón kaj de aliaj, ankau gravaj, verkistoj.

Mi pensas ke oni devas piki la karismon de nunaj esperantistoj por ke ili sendu al la kompilantoj verkojn. Ankaux veki cxe la kleraj ricxuloj,ne necese esperantistoj,la deziron kuragxigi kaj premii per konkursoj, la premiindajn verkojn de niaj esperantistaj, nuntempaj verkistoj.(kompreneble tre zorgemaj por ke la korupto ne vizitu ankaux al Esperantio).

Tiel, ni havos interesan materialon por la antologia kolektado.

Santiago

No hay comentarios: