8 de febrero de 2008

6 - PREZENTO DE LA PATRO DE CXI TIU IDEO " KOLOMBIA KRESTOMATIO"!!

PROJEKTO NULO: PROJEKTO POR ORGANIZI GRUPAN LABORON

Oficiale prezentita en la TutAmerika Kongreso de Esperanto KVARA TAKE-99
D-ro RODRIGO A. RAMIREZ KOLOMBIO

Mi prezentas la ORIGINALAN PROPONON kiu poste gvidis la personan laboron cele al KOLOMBIA KRESTOMATIO. Do Projekto nulo estas la patro de ĉi OMAĜA projekto.
(La tutan proponon vi povas legi en : http://mx.groups.yahoo.com/group/esperanto-en-kolombio/files/KOLOMBIA%20KRESTOMATIO/ )

PROJEKTO NULO estas propono de organizo por iu ajna grupo esperantista kiel baza unuo de la kolombia movado.

Ĉi tiu propono pretendas difini celon por nia grupo kaj alporti bazajn kaj klarajn ilojn por bona funkciado kiel teamo.

La ĉefa celo estas starigi fortajn bazojn sur kiuj oni povas disvolvigi iun grupon kun bona kono kaj nivelo por uzi E-on. Alia celo estas KREI kaj ATINGI memkonscian bazan kaj justan konon de nia Kolombia kulturo kaj identeco, pretigante niajn grupojn por prezenti ĝin eksterlande.

FAZOJ

I Unua fazo: Difini bazan suckcesan kaj allogan (indan) celon por la propra esperanta grupo.

II Dua fazo: Instruado kaj lernado de Esperanto: Difini por la esperanta grupo metodologion, lernolibron kaj lerno-gvidilon.

Verki legolibron pri la propra kulturo kaj identeco. ( Hodiaŭ KOLOMBIA KRESTOMATIO )
Starigi Lerno-gvidilon kiu vojmontras progres-ordajn pasxojn kun listo da taskoj kaj ekzercoj,postulataj por progresi en ciu fazo de la lernado, plialtigante la kapablecon uzi E-on.

III Tria fazo: AMATORECAJ E-ISTOJ :Cxiutaga uzo de la lingvo kaj pligrandiĝo de la kono pri la propra nacia kulturo kaj de E-o, pere de prelegoj, legajxoj, ekscursoj, turismaj rondoj, ktp.

IV Kvara fazo: LABOREMAJ kaj E-ISTOJ kaj ASOCIOJ: Starigo de regula kaj kutima intersxanĝo, nacia aŭ internacia, unuopa aŭ kolektiva, utiligante la lingvon por plibonigo de ĝia uzo kaj kono, ankaŭ por la kunigo de fortojn kiel movadanoj aŭ ne.

V Kvina fazo: KOMPETENTAJ ESPERANTISTOJ Diplomitaj. Tiuj kiuj kontentige uzas la lingvon kaj atingis la postulojn por esti Kompetenta E-isto.

VI Sesa fazo: PROFESIAJ E-ISTOJ : Estas Esperantistoj kiuj utiligas esperanton en FAKA medio kaj ofertas servojn al aliaj esperantistoj .

VII Sepa fazo: ASOCIO DE FAKULAJ ESPERANTISTOJ por oferti servojn al esperantistoj.

VIII Oka fazo: NACIA ORGANIZO DE LA ESPERANTISTARO: Kunigo de diversaj Kolombiaj E-aj grupoj cirkaŭ kohera kaj centra organizo. Cxi Tiu lasta, kunordigos kaj asesoros ilin celante la disvolvigon de la E-a movado kaj la atingo de la originalaj kaj bazaj celoj de la lingvon.

RIMARKO . Samtempe kun la disvolviĝo de ĉiu fazo, oni povas labori en la ceteraj fazoj laŭ ebloj; tiamaniere oni pretigas la plenumon de la sekvantajn.

........................

SEKVANTAJ IREBLAJ PROPONOJ
Interkoncenti pri la "ĈEFAJ TRAJTOJ DE KOMPETENTA ESPERANTISTO" jam proponitaj.
Difini kaj interkoncenti pri la naturaj kaj ireblaj NIVELOJ PRI LERTA UZO DE LA LINGVO ESPERANTO.

No hay comentarios: