27 de diciembre de 2007

5- KOMPILITA MATERIALO JXIS NUN

Mi jam kolektis la bultenojn/brosxurojn/periodajxojn publikigitaj far la kolombiaj esperantistoj, jen unuopuloj jen kluboj aux klubanoj.
Ankaux mi kolektis la vocxajn prelegojn de pluraj esperantistoj.

Mi aldonis tiun liston al cxi blogo, je la titolo "GRAVAJ ARKIVOJ PRI LA KOLOMBIA MOVADO-LISTIGITAJ" kiuj estos aktualigitaj sinsekve.

Jam de longe cxi tiuj kompiloj estis konataj de kelkaj esperantistoj. Mi informis rete dirante....."Certe, mi jam havas 60 SONBENDOJN pri diversaj prelegoj de niaj gravaj esperantistoj. Mi ankaux jam havas Bogotan kolekton rilate la Projekto Antologio. Ties Regularon mi baldaux informos vin"-diris Rodrigo R-...

En Februaro 4-a, 2001 Santiago Alvarez, al la novajxo, rimarkis la jenon:


Sendube la pacienca laboro de Rodrigo alportos al nia movado grandan profiton. Li jam aktualigis la materialon pri pasintaj renkontigxoj kaj kongresoj. Ekzemple, oni povas jam revivi cxiujn prelegojn kadre de TAKE-99. Ankaux kio okazis dum la una "tago" en Medellin aux dum la dua,ktp. Por fari tiun laboro estas nepre necese: pacienco, sed precipe amo al Esperanto kaj ties
movado. Ankaux Luis Guillermo kaj Carlos celas plenumi tre similajn aktivadojn. Antauxen!!!!!
Santiago

La 13-an de marto 2001 Ruben DIRIS....Karaj:


Rodrigo Ramirez faras pli ol enorman laboron! Li montris al mi la liston de sonaj dokumentoj kiun li jam havas pretaj... mirinde!.

Oni devas difini kelkajn punktojn:
1. Kiu respondecos pri la decido kiujn verkojn meritas aperi en la Antologio kaj kiujn ne. Rodrigo proponas ke po respondeculoj en cxiu urbo filtru la verkojn. Mi proponas ke estu nacia komitato kiu respondecu pri tio.
2. CxuLa Antologio aperos libroforme?. Cxu la verkistoj rajtas ricevi monkompenson
pro la vendado de la libro? Cxu la verkistoj devas rezigni pri kopirajtoj? .


KION VI OPINIAS ????????

4-DE LA FINO GXIS LA KOMENCO

LA HISTORIO PREZENTITA KUN KONTRAUXA ORDO AL LA KUTIMA.

Komenci per la nunaj, lastatempa historio, kaj fini per la plejfrua.

Februaro 8 2001
En elektronika mesagxo Santiago rakontis la jenon...

Kiam mi estis infano, la lernejestro instruis min pri historio. Li komencis
informante ke la indianoj estis malkovritaj de hispanaj konkerintoj. Pro tio, ke
mi estas pli "indiano" ol hispano, mi solidarigxis kun la unuaj, tiel komencante
mia studo per nesxatataj novajxoj. Poste la profesoro klopodis meti en mian
kapon liston de personoj kies, tiutempe, ekzistoj absolute ne gravis al mi.

Pluraj tagoj poste, mi foliumis la historian tekston kaj ekkomencis iom gxin
legi per la lastaj pagxoj. Tion farinte, mi trovis sencon al la historio. Ni ne
plu estis indianoj kaj tiuj homoj aperintaj sur la lernolibro estis tre konataj
de mi. Mi kontentigxis legante la libron de la fino gxis la komenco kaj nun mi
pensas ke la historio, por la lernantoj, devas esti prezentita kun kontrauxa
ordo al la kutima.

Tiel mi pensas pri la antologio. Komenci per la nunaj, lastatempa historio, kaj
fini per la plejfrua. Tio vekus en la nuna generacio amon pri la laboro de la
nunaj laborantoj kaj tuj poste saman amon pri tiu de ekz. literaturistoj aux
kleruloj de la pasintaj tempoj.Do, la unua volumo (cxu oni rajtas paroli pri volumoj?) devas enteni skribajxojn ekzemple de Carlos Castrillón kaj de aliaj, ankau gravaj, verkistoj.

Mi pensas ke oni devas piki la karismon de nunaj esperantistoj por ke ili sendu al la kompilantoj verkojn. Ankaux veki cxe la kleraj ricxuloj,ne necese esperantistoj,la deziron kuragxigi kaj premii per konkursoj, la premiindajn verkojn de niaj esperantistaj, nuntempaj verkistoj.(kompreneble tre zorgemaj por ke la korupto ne vizitu ankaux al Esperantio).

Tiel, ni havos interesan materialon por la antologia kolektado.

Santiago

3-KLARIGON PRI LA ANTOLOGIO DE KOLOMBIA POEZIO

Dato : Jauxdo 8 febr. 2001
Temo: Kolombia Antologio
Far : Carlos A. Castrillón

Karaj Rubén kaj Rodrigo:

Mi deziras klarigi ion pri la Antologio de Kolombia Poezio, kiun mi nun preparas. Legante la Gxeneralajn Principojn de la Kolombia Antologio jam de longe proponita, mi vidas, ke ni parolas pri du malsamaj verkoj. En 1999 mi verkis la "Antología de la Poesía en el Quindío", 500-pagxalibro eldonita de Tercer Mundo (Bogotá, 2000). Tiam la poetoj kiujn mi preteratentis, post lauxtvocxa kaj brua mallauxdo pri mi, proponis, ke vere senpasian antologion oni faru per demokrata interkonsento ene de komitato aux publika diskutrondo. Laux mia opinio, arto kaj literaturo ne estas aferoj de demokratio aux interkonsento, ja de subjektiva takso el estetika vidpunkto, pri kies taugeco respondecas nur la autoro.

Laux la menciita principaro, la Kolombia Antologio kolektos verkojn taksitajn el lingva aux movada vidpunktoj: "verkoj skribitaj far kolombiaj autoroj, originale skribitaj en Esperanto au tradukitaj en Esperanton", kolektotaj far "urbaj grupoj" kaj "urbaj kunordigantoj", same kiel tutlanda komitato.

Sxajne, la Kolombia Antologio estos plurgxenra: prozo, poezio, historio,kanzonoj, ktp. Mia modesta verko temas nur pri poezio tradukita el la hispana, kaj similas al pluraj antologioj jam publikigitaj en Esperanto,el kiuj mi konas Kroatan, Chinan, Japanan kaj Francan. La tekston akompanos iom longa akademia eseo pri la kolombia poezio, kiun mi jam verkis laux la skizo de mia kurso pri nuntempa poezio en la Universitato de Caldas. Rimarku do, ke la ununura rilato inter mia antologio kaj Esperanto estas tio, ke mi verkis ghin en Esperanto!.

Kompreneble, la libro ankoraux ne estas tute preta. Kelkaj poemoj malfacile iras en Esperanton, kiel la fama "Nocturno" de José Asunción Silva, la unua granda kolombia poeto. Cxiutage mi luktas kun la jenaj versoj:
"Una noche,una noche toda llena de perfumes, de murmullos y de músicas de alas..."

Kaj mi ankoraux ne trovis la gxustan muzikon por: "Hay días en que somos tan sórdidos, tan sórdidos...". Vere malfacila tasko!. Se nur diri, ke mi ne scias, kiel mi povos esperantigi iun ajn poemon el León de Greiff!

Rubén diras, ke oni devas min "subteni" dum la pretigado de la libro.Mia kara! Mi havas tri filojn, mi mangxas tro. Kiel do oni povos min subteni?. Mi legis, ke vi malplenas je via monsaketo. Por mi suficxas donaci la libron al la kolombia esperantistaro. Mi tion faras pro amo kaj al Esperanto kaj al la poezio.

Tamen, mi havas kelkajn tekstojn, kiuj eble trovos lokon en la Kolombia Antologio; nome: kanzonoj tradukitaj far Jerley Sabogal, miaj poemoj kaj eseoj originale verkitaj, kaj la tuta enhavo el la ses numeroj de "Latinamerika Memuaro" (originalaj kaj tradukitaj verkoj). Mi sendos cxion kaj kunlaboros.

Amike via,
Carlos A. Castrillón

2-ONDUMADAJ REAGOJ

TRA LA UNUA DUONJARO DE CXI BEBO-PROJEKTO.......

Ruben Torres informis, interaliaj aferoj, ke :

"S-ro Rafael Mejia jam verkis tri librojn en Esperanto (julio 5 ,2000), kaj la poeto Carlos Castrillon (kiu eble plendos pro tio ke mi ne aldonas tildon al sia familia nomo), JAM havas ANTOLOGION DE KOLOMBIA POESIO ekde la 16a jarcento gxis hodiaux (se mi ne malbone memoras), dum pli ol 20 jaroj (plimalpli) li tradukis la verkojn. Mankas nur kolekti la poemojn (kiuj aperis en diversaj revuoj) por presi la libron(decembro 14, 2000)".

S-ro Luis GuillermoRestrepo (decembro 16, 2000) faris proponon dirante:

"Mi revas pri bona, plimalpli ampleksa, verko "HISTORIO DE ESPERANTO EN KOLOMBIO". Do, Mi volas nun instigi speciale al: Luis Fernando (pro sia rilato kun la historio), al Luis Jorge Santos, al Rubén, kaj cxiuj plimalpli "veteranaj" kolombiaj esperantistoj, kiuj konas pri la historio de Esperanto en nia lando, al jena laboro:
1e.Interkonsenti pri kiu homo rolos kiel kunordiganto-redaktoro (K-R) de la verko.
2e.Legi la artikolon pri "Historio de Esperanto en Kolombio" kiun mi verkis, kaj troveblas en la retejo de KEL:http://www.geocities.com/kolombio/Historio.htm, kaj preni gxin kiel baza versio.
3e.Sendi al la K-R komentariojn, aldonojn, datojn, nomojn, fotajxojn, precizigojn, anekdotojn, moralajxojn, detalojn pri la movado en sia urbo,detalojn pri sia persona agado, kaj aliajn konitajxojn kiuj povas ampleksigi kaj precizigi tiun historion".

"Tiameniere ni povos konservi konitajxojn kiuj riskaj perdixgi por cxiam en/kun "la memoro"de kelkaj individuoj.Ni havos bonan, utilan, kompletan kaj ilustritan verkon, preta por esti presata, kune kun la "Kolombia Antologio", aux -despli bone- kiel aparta libro. Gxi povos aperi du-lingve, en hispana kaj Esperanto."-diris-

Al tiu propono S-ro Ruben reagis dirante:

"Kara Luis Guillermo:Sxajnas ke en Armenio Carlos Castrillón cxiam estas unu pasxo antaux ni. Li informis min ke li preparas "Historio de Esperanto en Armenio", kaj tiu historio ampleksigos gxuste tiun historion de E-o en Kolombio de vi menciata".

24 de diciembre de 2007

1-LA NASKIGXO DE LA BEBO-PROJXEKTO- UNUAJ REAGOJ

Kiam mi lancxis la ideon, pluraj reagis dirante....................inter aliaj

Santiago A. diris (26 de junio 2000)

Estimataj amikoj,D-ro Rodrigo Ramírez, Prezidanto de TAKE-99, komentariis al ni pri ebleco realigi laboron rilate kolekton de kolombiaj eseoj, publikajxoj, ktp., ekde la komencode la aktivado de nia kolombia movado. Tiu kopilado dauxrus proksimume kvin aux pliaj jaroj. Tiu ideo estas interesa, sed tre longa la planitan laboron.Cxiumaniere, la interesuloj devas kunveni kaj ekkomenci sian taskon."Poezie kaj kante", estas kompilajxo de kanzonoj, poemoj kaj aliajxoj, vidinde la publikan lumon danke al D-ro Luis Guillermo Restrepo. Estus bonega aferoapleksigo de tiu eta kaj interesa kajero. Kampanjo cele publikigon de literaturaj rakontoj, au ekz.de historiaj eseoj, teatrajxoj, au similaj aferoj, far´ de kolombiaj esperantistoj, estus la unua pasxo al "kolombia antologio" en Esperanto. Preskau neniun kuragxigon oni rimarkas en nia lando rilate verkadonkaj eldonon de esperantaj verk(et)oj.S-ino Betty Cadavid, antau kelkaj jaroj, gajnis oran medalon pro filatela, esperanta eksposicio, fakto grava, nemulte konata de la esperantomovado. Plurajesperantistoj en la mondo, pere de la avantagxoj de esperanto, kolektas posxtmarkojn esperantajn au ne. ASE deziras estigi entuziasmon por kulturo,turismo kaj arangxo de eventoj favore al esperanto kaj ties movado kaj al la simapatiantoj de la universala idiomo. Betty: kiam vi elmontros al ni vianpremiitan kolekton?ASE estas komenclitero krom la fondistoj konata de neniu. Pro tio nia kara Ruben Torres demandis pri gxia signifo. Gxi signifas "Amerika Societo de Esperanto",gxis nun "kasxita" nomo de la societo laboranta en Bogoto por disvolvigxo de Esperanto.Kore via,Santiago AlvarezRedaktoro de "Antauxen"
_________________________-

Luis Guillermo respondis:(26 junio 2000)

Mi tutkore apogas "principe" la ideon pri kompilado, eldono kajpubikigo de libron aux librokolekton de verkoj/eseoj far kolombiajauxtoroj, kolombiaj temoj, kaj kolombiaj tradukistoj. Tamen miopinias ke la tempolimo por havi pretan por presado la unuan librondevas esti unu jaro.dankon pro la malavare bontaksaj vortoj pri "Poezie kaj kante". Miakordas kun Santiago pri ties ampleksigo, ekzemple per la kanzonojverkitaj kaj tradukitaj far Isamael "Mayo" López kaj RafaelMejía.Krome, mia eseo "Historio de Esperanto en Kolombio" pritraktis la nacian E-movadon gxis proksimume la jaroj 1997/1998. Mi deziras kealiaj esperantistoj, kun pli profunda kono pri la temo, ekzempleProf. Luis Jorge Santos, ampleksigu detalojn kaj aferojn kiujn mi nekonis. Oni ankaux povas ilustri la eseon per fotoj de esperantistojkaj esperantajxoj (kongresaj invitiloj kaj reklamoj, ekzemple).Konklude: (revu ni) mi pensas ke oni povas preni kelkajn ekzitantajnverketojn, iomete prilabori ilin kaj presi la unuan volumon de "Kolombia Antologio".Nu, ni povas organizi grupon por tiu tasko. Tamen, la financanrimedon estas kio mi nun ne vidas klaran. Sed, la plejmalbona proponoestas tiu kiun oni ne faras. Eble ni povas elpensi financan solvon(ekzemple: iom da komercaj reklamoj, plus iom da mecenatumo, plus iomda monprunto, plus kelkaj acxetantoj kiuj volontus pagi antaux la publikigo ...).La bulo ruligxas nun !Amikece:Luis Guillermo RESTREPO RIVAShttp://LuisGuillermo.com______________________________-

Ruben Torres Aldonis( 27 de junio 2000)
Gekaraj:Mi ne tro revas pri financa apogo por disvolvigi tiun cxi projekton.Kolombia Esperanto-Ligo ne havas ecx unu peson, sed nuntempe esta tutesenpaga eldonejo: la reto.Senpaga retejo povas enhavi nian antologion. Oni ne bezonus mecenatojn,prundepetojn, ktp.La situacio estus sama kiel tiu de "Plena Manlibro de Esperanta Gramatiko",kiu unue vidis la lumon en la reto kaj nun sercxas rimedojn por aperilibroforme...Amike:Ruben