27 de diciembre de 2007

2-ONDUMADAJ REAGOJ

TRA LA UNUA DUONJARO DE CXI BEBO-PROJEKTO.......

Ruben Torres informis, interaliaj aferoj, ke :

"S-ro Rafael Mejia jam verkis tri librojn en Esperanto (julio 5 ,2000), kaj la poeto Carlos Castrillon (kiu eble plendos pro tio ke mi ne aldonas tildon al sia familia nomo), JAM havas ANTOLOGION DE KOLOMBIA POESIO ekde la 16a jarcento gxis hodiaux (se mi ne malbone memoras), dum pli ol 20 jaroj (plimalpli) li tradukis la verkojn. Mankas nur kolekti la poemojn (kiuj aperis en diversaj revuoj) por presi la libron(decembro 14, 2000)".

S-ro Luis GuillermoRestrepo (decembro 16, 2000) faris proponon dirante:

"Mi revas pri bona, plimalpli ampleksa, verko "HISTORIO DE ESPERANTO EN KOLOMBIO". Do, Mi volas nun instigi speciale al: Luis Fernando (pro sia rilato kun la historio), al Luis Jorge Santos, al Rubén, kaj cxiuj plimalpli "veteranaj" kolombiaj esperantistoj, kiuj konas pri la historio de Esperanto en nia lando, al jena laboro:
1e.Interkonsenti pri kiu homo rolos kiel kunordiganto-redaktoro (K-R) de la verko.
2e.Legi la artikolon pri "Historio de Esperanto en Kolombio" kiun mi verkis, kaj troveblas en la retejo de KEL:http://www.geocities.com/kolombio/Historio.htm, kaj preni gxin kiel baza versio.
3e.Sendi al la K-R komentariojn, aldonojn, datojn, nomojn, fotajxojn, precizigojn, anekdotojn, moralajxojn, detalojn pri la movado en sia urbo,detalojn pri sia persona agado, kaj aliajn konitajxojn kiuj povas ampleksigi kaj precizigi tiun historion".

"Tiameniere ni povos konservi konitajxojn kiuj riskaj perdixgi por cxiam en/kun "la memoro"de kelkaj individuoj.Ni havos bonan, utilan, kompletan kaj ilustritan verkon, preta por esti presata, kune kun la "Kolombia Antologio", aux -despli bone- kiel aparta libro. Gxi povos aperi du-lingve, en hispana kaj Esperanto."-diris-

Al tiu propono S-ro Ruben reagis dirante:

"Kara Luis Guillermo:Sxajnas ke en Armenio Carlos Castrillón cxiam estas unu pasxo antaux ni. Li informis min ke li preparas "Historio de Esperanto en Armenio", kaj tiu historio ampleksigos gxuste tiun historion de E-o en Kolombio de vi menciata".

1 comentario:

RODRIGO dijo...

Alia raporto pri antologio sed BOLIVIA, estis prezentita en nia kolombia diskutlisto en la mesagxo 5362, kie la auxtoro diris:

"Malgranda bolivia antologio.( Pequeña Antología Boliviana).José Roberto Arze.kompilinto. La Paz. 2004. 395 pagoj.
Klarigo: Kompilajxo de poemoj, prozajxoj, eseoj plus materialoj pri la E-movado en Bolivio.

"Rekomendindan libron.Laux mi gxi povas esti modelo de verko por konatigi en Esperantujo la historion de la esperanto movado de sudamerikaj landoj
kaj literaturo ne tradukita.

"Vera unua kontribuo al projekto LITERATURO de Amerika Komisiono.

http://www.ameriko.org/

http://katalogo.uea.org/index.php?inf=7226