27 de diciembre de 2007

5- KOMPILITA MATERIALO JXIS NUN

Mi jam kolektis la bultenojn/brosxurojn/periodajxojn publikigitaj far la kolombiaj esperantistoj, jen unuopuloj jen kluboj aux klubanoj.
Ankaux mi kolektis la vocxajn prelegojn de pluraj esperantistoj.

Mi aldonis tiun liston al cxi blogo, je la titolo "GRAVAJ ARKIVOJ PRI LA KOLOMBIA MOVADO-LISTIGITAJ" kiuj estos aktualigitaj sinsekve.

Jam de longe cxi tiuj kompiloj estis konataj de kelkaj esperantistoj. Mi informis rete dirante....."Certe, mi jam havas 60 SONBENDOJN pri diversaj prelegoj de niaj gravaj esperantistoj. Mi ankaux jam havas Bogotan kolekton rilate la Projekto Antologio. Ties Regularon mi baldaux informos vin"-diris Rodrigo R-...

En Februaro 4-a, 2001 Santiago Alvarez, al la novajxo, rimarkis la jenon:


Sendube la pacienca laboro de Rodrigo alportos al nia movado grandan profiton. Li jam aktualigis la materialon pri pasintaj renkontigxoj kaj kongresoj. Ekzemple, oni povas jam revivi cxiujn prelegojn kadre de TAKE-99. Ankaux kio okazis dum la una "tago" en Medellin aux dum la dua,ktp. Por fari tiun laboro estas nepre necese: pacienco, sed precipe amo al Esperanto kaj ties
movado. Ankaux Luis Guillermo kaj Carlos celas plenumi tre similajn aktivadojn. Antauxen!!!!!
Santiago

La 13-an de marto 2001 Ruben DIRIS....Karaj:


Rodrigo Ramirez faras pli ol enorman laboron! Li montris al mi la liston de sonaj dokumentoj kiun li jam havas pretaj... mirinde!.

Oni devas difini kelkajn punktojn:
1. Kiu respondecos pri la decido kiujn verkojn meritas aperi en la Antologio kaj kiujn ne. Rodrigo proponas ke po respondeculoj en cxiu urbo filtru la verkojn. Mi proponas ke estu nacia komitato kiu respondecu pri tio.
2. CxuLa Antologio aperos libroforme?. Cxu la verkistoj rajtas ricevi monkompenson
pro la vendado de la libro? Cxu la verkistoj devas rezigni pri kopirajtoj? .


KION VI OPINIAS ????????

4 comentarios:

RODRIGO dijo...

Se oni rigardas la disvolvigxon de la teknologio lastatempe...Interreto, TTT 2.0 ( aux SOCIARETEJO),Blogejoj,wiki,k.s.,onipovas rimarki ke,eble,la plej bona maniero diskonigi aux publikigi la materialon de la "KOLOMBIA KRESTOMATIO" estas Interreto.

RODRIGO dijo...

Mi jam malfermis PUBLIKAN dokumenton en interreto, al kiu VI POVAS ALDONI informojn, ampleksigante kaj perfektigante ilin.
La edreso aperas en la titolo"NIA MUELEJO POR KUNLABORO" (dekstraflanke supren).

Se vi deziras partopreni ALDONU vian nomon en cxi tiu suba enirtitolo"comentario", kaj mi aligxos vin al la LISTO DE KUNLABORANTOJ, kiuj rajtas koni cxiujn dokumentojn kaj fari aldonajxojn aux korektajxojn.

Mia retadreso: rodrigorz100@gmail.com

ESTU BONVENITA!

RODRIGO dijo...

Mi sendis inviton al la kolombia diskutlisto Mesagxo #6877 la 21-an de Ene, 2008 2:32 pm , kaj nur reagis Ruben torres.

Mi liberis enketon la 12-an de Feb,kaj fermi gxin la 12-an de marto 2008, en la sama diskutlisto,kaj la resulto estas cent procento unuanima:
- Kvankam mi scias kiel partopreni, mi nur estos observanto, 1 votos, 100.00%

Ek de nun la Projekto estas privata afero kaj cxi blogo estas kiel foro por diskutoj proponoj, sugestoj kaj novajxoj....kiel FANDUJO.
Se vi volas esti partoprenanto vi povas proponi vian nomon kaj mi permesos al vi modifi la dokumentojn. Amike via, Rodrigo R.

RODRIGO dijo...

Rilate la demando cxu la antologio aperos libroforme????????

JAM ekzistas nova ebleco en nia Moderna kaj Teknika epoko: Elektronikaj libroj( ELibroj- electronic books: lBook) La aparato uzas la teknologion “elektronika inko”,
La aparato subtenas ankaŭ la formaton pdf.
Vidu pli ampleksan raporton en
http://www.kniivila.net/?p=501