27 de diciembre de 2007

3-KLARIGON PRI LA ANTOLOGIO DE KOLOMBIA POEZIO

Dato : Jauxdo 8 febr. 2001
Temo: Kolombia Antologio
Far : Carlos A. Castrillón

Karaj Rubén kaj Rodrigo:

Mi deziras klarigi ion pri la Antologio de Kolombia Poezio, kiun mi nun preparas. Legante la Gxeneralajn Principojn de la Kolombia Antologio jam de longe proponita, mi vidas, ke ni parolas pri du malsamaj verkoj. En 1999 mi verkis la "Antología de la Poesía en el Quindío", 500-pagxalibro eldonita de Tercer Mundo (Bogotá, 2000). Tiam la poetoj kiujn mi preteratentis, post lauxtvocxa kaj brua mallauxdo pri mi, proponis, ke vere senpasian antologion oni faru per demokrata interkonsento ene de komitato aux publika diskutrondo. Laux mia opinio, arto kaj literaturo ne estas aferoj de demokratio aux interkonsento, ja de subjektiva takso el estetika vidpunkto, pri kies taugeco respondecas nur la autoro.

Laux la menciita principaro, la Kolombia Antologio kolektos verkojn taksitajn el lingva aux movada vidpunktoj: "verkoj skribitaj far kolombiaj autoroj, originale skribitaj en Esperanto au tradukitaj en Esperanton", kolektotaj far "urbaj grupoj" kaj "urbaj kunordigantoj", same kiel tutlanda komitato.

Sxajne, la Kolombia Antologio estos plurgxenra: prozo, poezio, historio,kanzonoj, ktp. Mia modesta verko temas nur pri poezio tradukita el la hispana, kaj similas al pluraj antologioj jam publikigitaj en Esperanto,el kiuj mi konas Kroatan, Chinan, Japanan kaj Francan. La tekston akompanos iom longa akademia eseo pri la kolombia poezio, kiun mi jam verkis laux la skizo de mia kurso pri nuntempa poezio en la Universitato de Caldas. Rimarku do, ke la ununura rilato inter mia antologio kaj Esperanto estas tio, ke mi verkis ghin en Esperanto!.

Kompreneble, la libro ankoraux ne estas tute preta. Kelkaj poemoj malfacile iras en Esperanton, kiel la fama "Nocturno" de José Asunción Silva, la unua granda kolombia poeto. Cxiutage mi luktas kun la jenaj versoj:
"Una noche,una noche toda llena de perfumes, de murmullos y de músicas de alas..."

Kaj mi ankoraux ne trovis la gxustan muzikon por: "Hay días en que somos tan sórdidos, tan sórdidos...". Vere malfacila tasko!. Se nur diri, ke mi ne scias, kiel mi povos esperantigi iun ajn poemon el León de Greiff!

Rubén diras, ke oni devas min "subteni" dum la pretigado de la libro.Mia kara! Mi havas tri filojn, mi mangxas tro. Kiel do oni povos min subteni?. Mi legis, ke vi malplenas je via monsaketo. Por mi suficxas donaci la libron al la kolombia esperantistaro. Mi tion faras pro amo kaj al Esperanto kaj al la poezio.

Tamen, mi havas kelkajn tekstojn, kiuj eble trovos lokon en la Kolombia Antologio; nome: kanzonoj tradukitaj far Jerley Sabogal, miaj poemoj kaj eseoj originale verkitaj, kaj la tuta enhavo el la ses numeroj de "Latinamerika Memuaro" (originalaj kaj tradukitaj verkoj). Mi sendos cxion kaj kunlaboros.

Amike via,
Carlos A. Castrillón

1 comentario:

Ralph Dumain dijo...

Saluton. Du miaj poemoj aperis en la revuo Latinamerika Memuaro, kiu ŝajne ne plu aperis post la 6-a numero. Ĉu S-ro Castrillon ankoraŭ aktivas? Miaj poemoj troviĝas ĉe mia retejo, kaj mi enretigos la tradukojn el Langston Hughes. Estus bone re-publikigi aliajn kontribuaĵojn el ĉi tiu revuo. Kiam aperos la antologio de kolombia poezio?